Presita el Usona Esperantisto № 2017:3

Lokaj grupoj stariĝas kaj aktiviĝas!

Lasta ĝisdatigo: 2017-06-29
[figure]

Pro la multegaj studantoj en Duolingo.com, Lernu.net, kaj aliaj interretaj lerniloj, unu ĉefa demando estas, “Kun kiu mi parolos Esperanton?” Multaj tiaj studantoj loĝas en urboj aŭ vilaĝoj kaj sentas sin iom izolitaj. Ni en Esperanto-USA klopodas helpi ilin per la membroj, lokaj grupoj, kaj iloj, kiujn ni havas.

Nova loka grupo komenciĝas kiel ideo en la menso de unu persono, kiu volas renkonti aliajn esperantistojn en la sama urbo. Tiu persono iĝas la “kontaktulo” por tiu urbo. Esperanto-USA listigas ties nomon kaj kontaktinformon en la paĝo de lokaj grupoj en nia retejo. Tiel aliaj interesitoj povas trovi samideanojn en la sama urbo.

La listo nun enhavas cent lokajn grupojn kaj kontaktulojn! En pasintaj jaroj ĝi havis pli ol sepdek, aŭ pli ol okdek lokajn grupojn. Se oni streĉas la difinon de “loka grupo” por inkluzivi kontaktulojn, oni atingas cent.

Se vi rimarkas mankon aŭ neĝustan informon en tiu paĝo, bonvolu informi min. Se vi konas amikon, eble per Facebook, Duolingo, aŭ Lernu!, kiu serĉas lokan grupon, nepre sendu ilin al tiu paĝo.

Ni nun kreskas en Esperanto-USA danke al la amikeco en lokaj grupoj kaj danke al novaj iloj en la mondo de Interreto.