Presita el Usona Esperantisto № 2017:3

Leteroj de Zamenhof en TTT

Lasta ĝisdatigo: 2017-06-12
[figure]

Okaze de lia 100-a morto-datreveno, ni skanis kaj publikigis 19 originalajn korespondaĵojn de Ludoviko Zamenhof. La kolekto Leteroj de Ludoviko Zamenhof estas nun libere kaj senpage legebla en la retejo de la Esperantomuzeo kaj de la Kolekto por Planlingvoj.

Laŭpove ni estontece skanos kaj publikigos pluajn malnovajn arkivaĵojn el la Esperantomuzeo en Vieno.