Presita el Usona Esperantisto № 2017:3

Korespondi deziras

Lasta ĝisdatigo: 2017-06-22
[figure]

Membro Filipo Dorcas sendis al ni la jenan:

Mi ricevis poŝtleteron de Ted Cole en Beaumont, Teksaso. Li serĉas budhisman grupon. S-ro Cole skribis en bela manskribo en perfekta Esperanto. Li serĉas iun por korespondi, kaj petis specife pri budhisma grupo. Li estas malliberulo, kaj ne havas aliron al Interreto.

Ted Cole #1648258, Stiles Unit, 3060 FM 3514, Beaumont TX 77705


Ĉi-jare la Moskva Esperanto-Asocio MASI iniciatis projekton Esperanto-Poŝtkruciĝo, kaj ili invitas esperantistojn tra la mondo aliĝi.

Ĉu vi volus ricevi belan bildkarton de esperantisto? Ĉu vi volus mem saluti iun en Esperanto? Necesas nur registriĝi en la poŝtkruciĝo-retejo.

Vi tuj ricevos adreson de jam aliĝinta esperantisto, al kiu vi devos sendi bildkarton kaj skribi sur ĝi kelkajn frazojn en Esperanto aŭ simple “Saluton el … (via lando)”. Poste indos raporti pri la sendo en la sociaj interret-grupoj VKontakteFacebook. Poste vi kontroladu vian propran poŝtkeston, ĉar ankaŭ vi ricevos bildkarton!

Vi povos trovi amikojn el aliaj landoj kaj poste korespondi kun ili, aŭ simple kolekti belajn poŝtkartojn – ekzemple por montri al ekstera publiko, ke esperantistoj ekzistas ĉie tra la mondo!