Presita el Usona Esperantisto № 2017:3

ESF nomis novan Ĉefdirektoron

Lasta ĝisdatigo: 2017-06-27
[figure]

La fonduso Esperantic Studies Foundation (ESF) nomis Charles O. Mays kiel sian novan Ĉefdirektoron ekde la 1-a de Julio. Lia antaŭulo Joel Amis eksiĝas por kompletigi siajn magistrajn studojn pri religio, survoje al pastriĝo en la Anglikana Eklezio de Kanado.

Laŭprofesie, Chuck estas elektra inĝeniero kaj projektogvidisto. Li diplomiĝis pri elektra inĝenierado ĉe la Nord-Karolina Ŝtata Universitato. En la daŭro de sia kariero, li pasigis longajn periodojn eksterlande, inkluzive unu jaron en Honkongo kaj dek jarojn en Aŭstralio. Lige kun sia profesio, li vaste vojaĝis en Eŭropo kaj Azio kaj ankaŭ vizitis Sud-Amerikon kaj Afrikon.

Chuck jam kelkajn jarojn aktivas en la aferoj de ESF. Interalie, li aranĝis multjaran sidejon por NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro, kiun ESF organizas ĉiujare. Li elektiĝis kiel estrarano de la Fondaĵo en 2013.