Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Gazetaraj komunikoj

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-25
[figure]

Aliĝoj al Aruŝo bone progresas

En la 29-a de Januaro aliĝoj por Aruŝo kreskis ĝis 342 personoj el 48 landoj: Germanujo 43, Francujo 33, Italujo 21, Ĉinujo 21, Koreujo 19, Belgujo 16, Japanujo, Usono kaj Tanzanio po 15, Brazilo kaj Pollando po 14 kaj Svislando 10.

– Stefan MacGill

Unuaj preparoj pri Aruŝo

Post la renkontiĝo okazinta en la urbo Aruŝo la Afrika Komisiono helpis al la kreado de nova Esperanto-klubo en tiu urbo. La grupo havas almenaŭ 126 personojn; inter ili estas junuloj el diversaj urboj de Tanzanio. La celo de la starigo de la klubo estas interalie la preparoj por la 109-a Universala Kongreso.

Klubanoj ekstudis EO-lecionojn, kiuj nun okazas interrete per la platformoj Zoom kaj Jitsi. Estas plano komenci fizikajn klasojn.

Estas tiom da defioj, ke ni jam sendis petojn al la estrarano de UEA pri Afriko, por ke li helpu nin prepari por la bonaj instruadoj kaj etosoj.

– Aime-Patrick Manirakiza, Kunordiganto de AK

Flugkompania informo de UEA

Ethiopian Airlines fariĝis sponsoro kaj la oficiala flugkompanio de la 109-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto, okazonta en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de Aŭgusto 2024. Kadre de tiu partnereco la flugkompanio proponas 15%-an rabaton por tarifoj aŭ komerc-klasa aŭ ekonomi-klasa, por ĉiuj kongresanoj flugontaj de iu ajn flughaveno, kie funkcias Ethiopian Airlines, al la flughaveno Kilimanjaro (JRO) en Tanzanio. La rabato ne validas por tarifoj eventuale jam rabatitaj. Por ĝui tiun rabaton oni devas aĉeti siajn biletojn per la jena ligilo (eblas aĉeti aŭ unudirektajn aŭ ir-revenajn flugojn).

UEA kuraĝigas ĉiujn interesatojn pri la 109-a UK veni al Aruŝo pere de tiu partnereco.

Antaŭ- kaj post-kongresaj ekskursoj

La rekomendata dato por alveno en Aruŝon dependas, ĉu oni intencas partopreni en unu el la antaŭkongresaj ekskursoj (AK). Por la 109-a UK estos tri eblecoj: AK1 (naciaj parkoj: Serengeti kaj Ngorongoro), AK2 (tri naciaj parkoj – Lago Manyara, Ngorongoro kaj Tarangire – plus vizito al la triboj hadzoj kaj datogoj) kaj AK3 (tri naciaj parkoj en tri tagoj: Lago Manyara, Ngorongoro kaj Tarangire). AK1 kaj AK2 komenciĝos la 30-an de Julio; AK3, la 31-an de Julio. Ĉiu AK komenciĝos en Aruŝo, tial nepre necesas alveni en Aruŝon minimume la antaŭan tagon. Ĉiu AK ankaŭ finiĝas en Aruŝo, la 2-an de Aŭgusto, vendredon vespere, necesante almendi tranokton en la urbo en tiu tago (eblos mendi tiun kaj aliajn ekstrajn tranoktojn pere de la baldaŭ aperonta UK-mendilo).

Se oni intencas partopreni en unu el la postkongresaj ekskursoj (PK), la informoj por difini sian revenon hejmen estas la jenaj. La 109-a UK proponos du eblecojn por PK: PK1 (tri naciaj parkoj, samkiel AK3), de la 11-a ĝis la 13-a Aŭgusto; kaj PK2 (Zanzibaro), de la 10-a ĝis la 15-a Aŭgusto. PK1 komenciĝos en Aruŝo la tagon post la fino de la UK (pro kio necesos atenti mem mendi tranokton en Aruŝo por sabato, la 10-a). PK1 finiĝos la 13-an de Aŭgusto en Aruŝo, do alhejma vojaĝo de tie estu ekde la 14-a de Aŭgusto (kun neceso mem mendi tranokton por la 13-a kaj plu, se oni intencas mem resti pli longe en Aruŝo). PK2 komenciĝos sabaton, la 10-an, per flugo de Aruŝo al Zanzibaro, post la fino de la UK, do posttagmeze, kaj finiĝos la 15-an de Aŭgusto vespere. Ekskursanoj povos elekti fini:

  1. per flugo de Zanzibaro revene al Aruŝo;
  2. per flugo al Daresalamo anstataŭ Aruŝo;
  3. tute sen flugo de Zanzibaro, se oni deziros mem resti pli longe en Zanzibaro.

La prezo de PK2 inkluzivos ĉiujn transportojn, inkluzive de flugo(j) al(de) Zanzibaro.

Se oni intencas partopreni nur dum la kongresa semajno, alvendato devus esti la 2-a (aŭ la 3-a de Aŭgusto matene) kaj revendato ekde la 10-a posttagmeze. Estos diversaj opcioj por ekskursi dum la UK, inter ili tuttagaj ekskursoj: E1 (termofontoj Kikuletwa, tribo ĉaĝoj kaj kafplantejo), E2 (Serpenta Parko Meserani, akvofaloj Osupuko kaj kafplantejo), E3 (Ngorongoro), E4 (Tarangire), E5 (Lago Manyara), E6 (Nacia Parko Aruŝa), E7 (Masaja Vilaĝo kaj Ĝirafa Centro), E8 (rigardo al Kilimanĝaro kaj vizito al naturrezervejo Sanya Juu), E9 (Kilimanĝaro: itinero Marangu kaj tendaro Mandara); kaj duontagaj ekskursoj: D1 (Nacia Muzeo de Aruŝo kaj Artista Strateto), D2 (Centro de la Afrika Kultura Heredaĵo), D3 (Muzeo de Tanzanitoj), D4 (Masaja Merkato), D5 (Masaja Festivalo).

Aliaj gravaj informoj de UEA pri UK en Aruŝo

Plenaj kaj definitivaj detaloj pri la ekskursoj kaj hoteloj mendeblaj aperos en la Dua Bulteno, sed surbaze de la supraj informoj jam eblas plani kaj aĉeti venon al Aruŝo por tiuj, kiuj interesiĝas pri partopreno en ekskursoj. Kilimanjaro (JRO) estas la ĉefa internacia flughaveno, kiu servas al Aruŝo. Aldone estas la loka flughaveno Arusha (ARK). Same aperos la kongresa mendilo. Ni afable memorigas, ke la 2-a aliĝperiodo de la UK daŭros ĝis la 31-a de Marto 2024. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo. Aparte en 2024 donacoj estos gravaj por garantii la ĉeeston de granda nombro da aktivuloj el Afriko. Eblas donaci per la Fondaĵo Afriko (eblas ankaŭ rekte dum la aliĝo al la UK).

Ĉi tiuj informoj estas adaptitaj kaj de EKO de ILEI kaj de Gazetaraj Komunikoj de UEA laŭ iliaj respektivaj permesiloj, CC BY-SA 4.0 kaj CC BY 4.0.