Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Sciindaĵoj pri kondiĉoj kaj leĝoj en Tanzanio

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-25
[figure]

La usona registaro publikigis la sekvan avizon por vojaĝantoj al Tanzanio. La granda parto de Tanzanio estas sub averto-kondiĉo du — “havu plian singardon” — inkluzive Aruŝon, la urbon de la venonta Universala Kongreso. Malgranda regiono Mtwara apud la maro estas sub averto-kondiĉo tri — “rekonsideru vojaĝi” — pro plia terorisma danĝero tie; estas pli konsilinde resti en Aruŝo. En la retejo ligita sube, la usona registaro publikigis avertojn pri specifaj krimoj, kaj avertas, ke la loka polico povus malhavi la rimedojn por efike respondi al serioza krimo. La retejo montras apartan averton por GLAT-aj personoj, ke ili povas esti ĝenitaj, arestitaj, kaj eĉ entrude priserĉitaj. Indas informiĝi de oficialaj fontoj dum oni planas vojaĝon. La datumoj menciitaj estis ĝisdataj en la dato de publikiĝo.

Oni devas havi pasporton kun almenaŭ ses-monata valideco kaj turistan vizon por vojaĝi al Tanzanio. Turistoj konservu tiujn originalajn dokumentojn en sekura loko, kaj ĉiam kunhavu fotokopion de siaj pasporto kaj vizo. Vojaĝantoj zorge informiĝu pri la leĝoj en Tanzanio por eviti rompi ilin senscie. La sekvaj du retejoj provizas informojn por pli bona kompreno de la leĝoj en Tanzanio por eviti miskomprenojn, kiuj povas havi severajn konsekvencojn.

La unua ligilo suba aperigas la leĝojn sen difini ĉiujn komprenindajn terminojn. Iuj tiuj terminoj estas pli bone difinitaj en la sekve ligita vikipedia artikolo. Gravas kompreni, ke la leĝoj en Tanzanio, kiuj temas pri malpermesataj agoj, egale aplikiĝas al ĉiu homo, kiu enloĝas aŭ vizitas la landon, sendepende de seksa orientiĝo.

Specifaj san-avizoj pri rekomenditaj vakcinoj por vojaĝantoj al Tanzanio haveblas laŭ CDC:

La lingvo de leĝfarado, malaltaj kortumoj, kaj bazlernejoj estas la svahila. La anglan oni uzas en altaj kortumoj kaj mez- ĝis alt-lernejoj. La tanzania registaro planas ĉesigon de instruado per la angla. En Tanzanio 10% da homoj parolas la svahilan kiel denaskan lingvon, kaj 90% parolas ĝin kiel duan lingvon. Homoj kun pli da edukiĝo parolas ankaŭ la anglan. Tanzanianoj povus emi pridemandi fremdulojn, por indiki amikemon aŭ gastamon. Jen kelkaj vortoj kiujn vojaĝantoj eventuale povus bezoni.

SIGNIFO PRONONCO
Saluton Ĝambo/Huĝambo/Salama
Kiel vi fartas? Habari gani
Mi fartas bone. Nzuri
Bonvenon Karibu
Dankon (al unu persono) Asante
Dankon (al pli ol unu) Asanteni
Bone ekkoni vin Nafurahi kunana
Saluton/Bonan Matenon
(formala; al honorataj/aĝaj personoj)
Habari za asubuhi
Kie? Ŭapi?
Kiam? Lini?
Kio? Nini?
Kial? Kŭa nini?
Kiu persono? Nani?
Kiu objekto? Gani?