Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

E-USA en Telegram

Lasta ĝisdatigo: 2023-08-03
[figure]

EUSA dissendas ĉiujn siajn anoncojn tra pluraj sociaj komunikiloj, inkluzive de Facebook, Reddit, kaj Mastodon.

Ĉar esperantistoj foje aktivas ankaŭ en la tujmesaĝilo Telegram, ni ĵus aldonis kanalon ankaŭ tie. Ĝi ricevos la tutsamajn informojn, kiujn ni jam afiŝas aliloke, do povos trafi ĉion ene de nur Telegram.

Vizitu nian kanalon ĉe https://t.me/eusa_anoncoj. Eblas ankaŭ aldoni komentojn tie.