Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

Paralela Universo: la 19-a de Aŭgusto

Lasta ĝisdatigo: 2023-08-02
[figure]

Ĉu vi jam konas Paralelan Universon? Estas tradicio, ke dum certa tago, Esperanto-kluboj ĉirkaŭ la mondo faros eventojn samtempe, tiel, ke espereble preskaŭ ĉiuj, kiuj volas partopreni Esperanto-aranĝon povos fari tiutage.

Ĉi-jare Paralela Universo okazos la 19-an de Aŭgusto, ĉeeste por la unua fojo post la komenco de Kovimo! Kaj Esperanto-USA volas aparte kuraĝigi kaj instigi la okazigon de multaj eventoj tra Usono.

Pro tio, ni disponas pri financa subteno por grupoj, kiuj aranĝos eventojn. La unuaj dek grupoj kiuj anoncos siajn eventojn al ni rajtos poste peti re-pagon de ĝis 50 USD. Tio povas esti por kafo, por manĝaĵo ĉe pikniko, por biletoj ĉe muzeo, ne gravas. Ni krome helpos disanonci la eventojn anoncitajn.

Estas nur kelkaj kondiĉoj:

  • La evento devas esti afiŝita en la PU-retejo kaj oni devas anonci ĝin al eusa@esperanto-usa.org antaŭ ol la 10-a de Aŭgusto.

  • Ĝi devos okazi la 19-an de Aŭgusto, en Usono.

  • Vi devos poste sendi fotojn, kiuj montras la partoprenon de almenaŭ kvar personoj, kun klaraj esperantaĵoj (flagoj, glumarkoj, libroj).

  • Vi devos sendi vian kvitancon al eusa@esperanto-usa.org antaŭ la 26-a de Aŭgusto.

Jen kelkaj sugestoj, kiuj povos igi vian eventon eĉ pli interesa:

  1. Anoncu la eventon en diversaj sociretaj paĝoj! Eble vin surprizos, kiom da homoj interesiĝos aŭ aperos.

  2. Anoncu al lokaj gazetoj, kiuj eble interesiĝos.

  3. Aranĝu disponi materialon pri Esperanto por interesatoj, kiuj venas al la aranĝo.

  4. Sugestu ke ĉiu portu Esperanto-libron por interŝanĝi. Portu kelkajn kromajn (se vi havas) okaze ke iuj ankoraŭ ne havas Esperanto-librojn.

Faru ankaŭ foton de la partoprenantoj kun siaj interŝanĝitaj libroj.

Por pli da informo kaj sugestoj por eventoj de Paralela Universo, bonvole vizitu la PU-retejon.