Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

Zoom-kunveno kun Chuck Smith kaj Judith Meyer

Lasta ĝisdatigo: 2023-08-31
[figure]
foto de Daniel Schwen, CC-BY

Se vi lernis Esperanton per Duolingo … Se vi aĉetis, aŭ eĉ konsideras aĉeti, Complete Esperanto … Se vi ŝatas Polyglot Gatherings … Se maŝintradukiloj interesas vin… Se vi iam uzis Vikipedion …

Pro tiuj kialoj, kaj pro multaj aliaj kialoj, nepre partoprenu nian Zoom-kunvenon je sabato la 23-a de Septembro.

Bonvolu viziti la jenan paĝon en EventaServo; alklaku “Mi interesiĝas!” kaj vi ricevos memorigon! (Cetere, ni ŝatus scii kiom da homoj ĉeestos ĝin – pli/malpli.) Kiel vi vidos en EventaServo, nia Zoom-ligilo haveblas je nia paĝo pri eventoj kaj la kunveno komenciĝos je 14:00 meze de Usono. Tiu horo estos 15:00 en Novjorkio, kaj 12:00 en Kalifornio.

Konatiĝu kun du gastoj kiuj faris kaj faras multon por Esperantujo. Cetere, bonvolu inviti samideanojn de ĉiuj landoj.