Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

E-USA ricevas fonojn por Esperanto-eventoj

Lasta ĝisdatigo: 2023-07-18
[figure]
La ĉeesta NASK-teamo pozas antaŭ unu el la fonoj.

Esperanto-USA dankas al Andy Blair kaj la Kanada Esperanto-Asocio, kiuj desegnis kaj donacis al nia organizo tri belajn, grandegajn fonojn pri NASK, la Landa Kongreso, ESF, kaj La Usona Bona Film-Festivalo.

Post la originala uzo de la kadroj por la Universala Kongreso en Montrealo, KEA donis tiujn fonojn (kun skatoloj da kongresaj notlibroj kaj sakoj) al Alekso Miller, kiu pakis kaj portis ilin aŭte al Usono. Andy prezentis kelkajn ideojn al la estraro de Esperanto-USA pri novaj tolaj kovriloj por la kadroj. Li mendis ilin (sen ajna kosto al ni) de fabrikejo en Ĉinujo kaj sendis ilin al Karlo Mays en Norda Karolino. Preskaŭ ĉiu partoprenanto ĉe NASK kaj la LK profitis per fotoj antaŭ tiuj fonoj, kaj ili donis profesian aspekton al la eventoj kaj al nia organizo. Alekso planas uzi la kovrilojn pri la film-festivalo por Holivud-eska premiero en Atlanta, Georgio dum la nuna Usona Bona Film-Festivalo.