Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

Morojo, la praavino de rolkostumado

Lasta ĝisdatigo: 2023-08-15

Tiu ĉi nova rubriko mallonge traktos rimarkindajn esperantistojn en la historio de Losanĝeleso, anticipe al la venonta Landa Kongreso, kiu okazos en tiu urbo.

[figure]

Kiu estis Morojo?

Por la unua fojo en la historio de NASK (aŭ la Landa Kongreso de E-USA), en 2023 unu el la salonoj prenis la nomon “Morojo”. Sed kiu estis Morojo? Kaj kial ni havis salonon nomitan por tiu persono?

Morojo – alinome Myrtle R. Douglas – bedaŭrinde estas pli bone konata ekster nia movado ol ene. Ŝi ekaktivis en la Esperanto-movado en Usono dum la 30-aj jaroj, kaj samtempe en la frua sciencfikcia kulturo. Kun kelkaj aliaj esperantistoj-sciencfikciuloj, ŝi partoprenis la 1-an Mondan Kongreson de Sciencfikcio, kadre de la Monda Foiro de Novjorko de 1939, kie ŝi kreis kaj debutis la unuan fantazian kongresan vestaĵon. En 2016 la internacia ligo de kostumistoj rekonis ŝin kiel “La Patrino de Kongresa Kostumado”. Alivorte, ŝi estas la praavino de rolkostumado!1 Tamen ĝis nun neniu rimarkis, ke samtempe kaj samloke okazis usona kongreso de Esperanto, kaj Morojo ankaŭ tie debutis sian fruan kostumfaradon!

Morojo estis ankaŭ tre aktiva en la fruaj “fangazetoj”.2 Ŝia ĉefa fangazeto nomiĝis Guteto. Ĝi ĉiam citis strofojn de la zamenhofa poemo, kaj havis anoncojn pri kiel oni povas aliĝi al esperantistaj organizoj.

Uzi la nomon de Morojo estis bona paŝo por rekoni niajn pionirinojn.

Pli da informo:

Piednotoj

  1. Anglalingve, cosplay – hobio, en kiu oni vestas sin per fantaziaj kostumoj dum kongresoj, ĉefe pri sciencfikcio aŭ populara kulturo. 

  2. Amatoraj gazetoj, kiujn produktas fanoj de specifa kultura fenomeno. (Angle: “Fanzines”)