Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

Kiel engluti manĝon sen maĉi zorgoplenajn pensojn?

Lasta ĝisdatigo: 2023-09-30

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn, ni prezentos resumon de la diversaj proponoj kune kun niaj reagoj kaj komentoj.

[figure]
La bitlibro Dek du rakontoj estas libere elŝutebla.

En tiu ĉi numero ni revenas al la fragmento el La domenisto, novelo de Paulo Sérgio Viana. Por mi, lia simpla lingvaĵo kaj flua stilo donas impreson iusence travideblan: la parolturnoj kaj vortelektoj ŝajnas tiel naturaj, ke ili ne altiras mian atenton, kaj tiel permesas kvazaŭ senperan ĝuon de la intrigo.

Estas tre defie redoni tian sperton tradukante. Se oni redonas frazojn tro laŭvorte, ili akiras nenaturan guston. Denaskaj parolantoj rapide rimarkas tian traduklingvaĵon, kiu kutime impresas al ili tre negative.

En iaj tekstoj, ekzemple filozofiaj aŭ fakaj, la precizaj signifoj de la vortoj ludas kernan rolon, kaj oni devas rezigni pri natureco por reteni la esencon de la originalo. Sed pri pli “ordinaraj” rakontoj, tradukantoj foje sentas sin pli liberaj redoni fluan lingvaĵon, eĉ se ĝi ne restas laŭvorte fidela. Laŭ konsilo ofte ripetita, la tradukanto demandu al si: “Kiel la verkinto dirus tion, se li estus originale verkinta en la cellingvo?”

Iuj tradukistoj eĉ konsilas, ke ni spicu niajn tradukojn el Esperanto por kompensi la rektan kaj simplan esprimmanieron de la lingvo, ĉar alie la rezultoj povas impresi iom senguste. Ekzemple, rimarkinte la relativan mankon de sociaj tavoloj kaj idiomaĵoj en Esperanto, István Ertl kuraĝigas al ni vorte riĉigi la originalon, redonante tekston nacilingve vivecan:

[E]lesperantigi estas igi tekston pli suka ol seka, riĉigi, kaj disversigi kaj distavoligi. Oni frizu la originalon, ĉar – kvankam en familia rondo ĝi ŝajnas tute malhirta – al fremdaj okuloj ĝi povus aperi nekombita. [En etnolingva] traduko de Esperanta frazo ekzamenanto trovus nenian eraron, tamen ĝi ŝajnas senviva, ĉar tro fidela.

[El “Traduko el kaj en esperanto(n)”, Fonto 135, Marto, 1992]

Responde al la ĉi-foja defio, ok tradukintoj brave sendis siajn anglalingvajn proponojn. Mi kore dankas kaj gratulas al BA, BS, DH, GK, JT, MC, RK, kaj SD. Kia bona rikolto!

Rimarkindaj vortoj kaj frazoj

  • Mi bone memoras, kiam mi envenis tiun kafejon la unuan fojon, antaŭ kelkaj monatoj

    Pluraj tradukis pli-malpli laŭvorte, donante ekzemple: I remember well when I came into the cafe the first time, a few months ago. Tia solvo certe peras la signifon, sed al mi ĝi sonas iom peze en la angla pro ĝia longeco.

    Kelkaj provis koncizigi; la plej konciza solvo venis de SD: I well remember when I first entered that cafe. Ĉu gravas konservi, ke la evento okazis antaŭ kelkaj monatoj? Eble ne. Dependas de tio, ĉu la longeco de la tempopaso havas rolon pli poste en la rakonto.

  • mi vidis Fernandon sidanta ĉe fenestro, en la fundo de la ĉambro

    En la angla estus vere strange diri, ke iu sidas in the bottom of the room. Deep in the room ne impresas pli bone. Tial pluraj elektis pli naturan esprimon: at the end of the room; at the far side; in the back.

  • Lia kalva, ronda kapo brilis sub la lumo de la mateno

    Preskaŭ ĉiuj provis redoni la frazon tre fidele, ekzemple: his round, bald head shone under the morning light, kaj simile. Tute en ordo, sed ĉu eblas vortigi ĝin iom pli anglece? Ĉu ekzemple, The morning sun glinted off his bald dome?

  • lia longa, pendanta nazo ŝajnis al mi iom komika

    Kelkaj fidele priskribis la nazon per hanging, tamen tio bildigas al mi nazon libere svingantan. Aliaj redonis sagging; jutting; droopy; kaj drooping. DH proponis la amuzan honker of a nose.

  • Li aspektis kiel iu, kiu atendas aliulon.

    Laŭvorta traduko povas krei malglatan sonripeton, ekzemple: someone waiting for someone else. Do kelkaj revortumis kaj simpligis, ekzemple: He appeared to be waiting for someone.

  • Li kun mieno de kontenteco rigardis al mi

    Pluraj redonis a contented/placid expression. DH iom revortigis: He looked at me like he was pleased to see me. Ĉiuj en ordo. Plej plaĉas al mi la elekto de SD: He looked at me with an air of contentment.

  • kvankam troviĝis pluraj tabloj liberaj, li laŭte invitis min

    Multaj redonis loudly invited me aŭ simile, sed enangligante, mi emus iom klarigi, ke la laŭteco rilatas ne al la liberaj tabloj, sed al la distanco. Ekzemple: he called to me from across the room (MC).

  • Amiko, bonvolu sidiĝi ĉe mi!

    Ĉu en realisma dialogo anglalingvano vere dirus Friend, please sit with me? Eble. Sed plaĉas al mi ankaŭ la pli slangaj solvoj, ekzemple: Say, buddy … (BS) kaj join me! (MC, DH).

  • Dum momento, mi timis, ke mi ne memoras pri de longa tempo ne vidata konato

    Inter la proponoj estis: an acquaintance I hadn’t seen in a long time; someone I didn’t remember from ages ago; someone I knew and had not seen for a long time. Pli konciza estis: someone I knew from long ago (BA), kaj plej konciza estis: an old friend (MC), tamen tiu solvo eble tro ŝanĝas la signifon de konato. (Aliflanke, la maljunulo ĵus nomis la rakontiston amiko!)

    Kion vi pensas pri an old acquaintance?

  • mi rapide serĉis [lin] en mia memoro

    Pluraj redonis quickly searched in/consulted my memory, sed laŭ mia orelo, pli plaĉas wracked my brain (MC). Alia eblo: struggled to recall his face.

  • eble estus oportune ne engluti mian matenmanĝon maĉante miajn zorgoplenajn pensojn, tute sola.

    Interesa metaforo, ne facile redonebla. Kelkaj provis fidele konservi ĝin, proponante ekzemple: it would be better than eating breakfast while chewing on my worried thoughts, aŭ simile. La kunmeto de engluti kaj maĉante en la originalo estas sprita, tamen la metaforo sonas iom strange en la angla.

    Anstataŭ eating, kelkaj redonis devourwolf down. Ĉu engluti nepre implicas voradon? Eble oni povus pravigi tian “frizadon” per la konsiloj de Ertl, sed laŭ mi, ĝi eble tro streĉas la originalan signifon.

    Laŭ mia gusto, plaĉas la simpla: better than me eating breakfast alone, thinking about my own worries (BA) kaj … meditating on my worried thoughts all alone (SD).

  • Bonan. Mia nomo estas Fernando.

    Jen neformala respondo al la saluto: Bonan matenon. Bela vetero, ĉu? Kompreneble, ne sufiĉus la laŭvorta Good! Kelkaj elektis la pli anglecan saluton Morning, kaj aliaj ŝanĝis la respondon al Yes, it is kaj Hello.

  • mi ne ĝenos vin per teda interparolo kun stulta maljunulo

    Tiel Fernando modeste malestimigas sin por agi ĝentile. Sed en la angla, la fidela tedious conversation with a silly old man ŝajnas iom peze multvorta, ĉu? Kelkaj proponis esprimojn pli idiomajn, ekzemple: rambling of an old fool (BA); tedious chit chat with an stupid old man (GK); old man talk (BS); stupid babblings of an old man (MC); kaj small talk with a dumb old man (JT).

    Mi aparte ŝatis la sprite aliteracian silly senior de SD.

La sinteza traduko

Jen la kutima provo sintezi la diversajn proponojn en unu koheran tekston. Mi elektis nur laŭ la propra gusto, do kiel ĉiam ĝi estas arbitra solvo, neniel definitiva. Aldone mi iom “spicis” la dialogon kaj parolturnojn (foje simpligante ilin) por havigi espereble pli anglalingve naturan rezulton.

I clearly remember my first visit to that cafe several months ago. Looking for a seat, I spotted Fernando sitting by a window at the far end of the room. His bald dome glinted in the morning sun, and his long, drooping nose seemed almost comical. He seemed to be expecting someone. On the table before him were a tiny cup of coffee and a small box made of blue plastic. He gazed up at me with an air of contentment, and although there were plenty of tables free, he invited me to sit with him:

“Greetings, friend!” he called out. “Come, join me.”

I struggled to place him, fearing that I’d forgotten an old acquaintance. But after a moment I was sure: I had never met this old man with the long nose and the droopy ears. Still, his invitation sounded irresistable. And if he could make interesting conversation, that might be preferable to a breakfast all alone with my worries. So I took a chance: After placing my order, I went over and sat across from the stranger.

“Good morning,” I said. “Nice weather we’re having.”

“Morning. The name’s Fernando. Look, friend, I won’t waste your time with an old fool’s small talk. I may be 81, but I still remember how boring old people can be. No, I invited you here for a small favor. Would you be kind enough to play a round of dominoes with me? Just one? It’ll take only a few minutes, really. I won’t make a peep, and you’ll be able to enjoy your breakfast in peace.”

“That’s a tempting offer. Do you often invite strangers to play dominoes?”

“Oh yes, but few accept the invitation. Everybody’s in such a hurry! But if you’re up for it, I’d be grateful.”

“All right, then. Let’s play a round.”

Por tiuj, kiuj volas vidi ĉiujn proponojn kaj kompari ilin detale, jen paralela prezento.

La tradukdefioj denove paŭzas ĝis almenaŭ la fino de la jaro. Dankon al ĉiuj partoprenintoj pro iliaj spritaj kontribuoj en 2023! Ĝis venontjare!