Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

INK-konkurso

Lasta ĝisdatigo: 2023-08-02
[figure]

Hieraŭ anonciĝis rezultoj de la dua Interkultura Novelo-Konkurso (INK) dum la UK en Torino. Por la dua jaro sinsekve, la unuan premion gajnis nia membro Rafa Nogueras. La konkurso ricevis centojn da proponoj en Esperanto kaj ankaŭ en la ukraina, rusa, kaj itala. La premiita verko de Rafa, La babaŝa preĝkolĉeno, estas rete aŭskultebla en YouTube.