Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)
Rezultoj de la ĉi-jara balotado
Dankon al ĉiuj membroj, kiuj voĉdonis en la balotado por la estraro. Jen la rezultoj, kalkulitaj fine de la Landa Kongreso en Ralio:
-
El niaj 424 membroj, voĉdonis 191 (43%).
-
Prezidanto: gajnis Brandon Sowers per 181 voĉoj.
-
Vicprezidanto: gajnis Hoss Firooznia per 182 voĉoj.
-
Direktoroj: gajnis
- Quintyn Bobb per 135 voĉoj kaj
- Enrique Haro Márquez per 104 voĉoj.
-
La proponitaj amendoj (§1301 – §1304) sukcesis, kun 169 voĉoj por, 18 kontraŭ, kaj 4 sindetenoj.
Kaj jen la ĝisdatigita listo de ĉiuj estraranoj:
Posteno | Deĵoranto | Ĝis |
---|---|---|
Prezidanto | Brandon Sowers | 2026 |
Vicprezidanto | Hoss Firooznia | 2026 |
Sekretario | Charlotte Burton | 2025 |
Kasisto | David Beck | 2024 |
Direktoro | Quintyn Bobb | 2026 |
Direktoro | Timothy Boronczyk | 2024 |
Direktoro | Ruth Kevess-Cohen (Margo) | 2025 |
Direktoro | Enrique Haro Marquez | 2026 |
Direktoro | Fred Meyer, III | 2025 |
Direktoro | Jane Shevtsov | 2024 |
Bonvenon al niaj novaj estraranoj!