Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Prometeo inkognita

Lasta ĝisdatigo: 2023-05-07

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Prometeo atendas envice por mendi tagmanĝon dum ĉeestantoj singarde gvatas lin. Li estas strangulo: Lia larĝa kravato estus pli taŭga por la 1970-aj jaroj, kaj ĝi neniel kongruas kun liaj t-ĉemizo kaj Croc-oj. Estas malfacile resti laŭmoda kiam la jardekoj pasas tiel rapide. Cetere, jarmiloj da turmento iom frenezigis lin.

La flamoj flagrantaj ĉe la rostokrado kaptas lian atenton. Li ridetas malgaje. Turniĝante al virino staranta proksime, li kapsignas al la fajro. “Mi faris tion,” li diras. Ŝi iomete retropaŝas.

Li suspiras. Neniu memoras, kaj neniu iam scios, kiom multe li oferis, por ke homoj povu ĝui siajn rostitajn hamburgerojn.