Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Mi ne rezignos

Lasta ĝisdatigo: 2023-03-30

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Unue venis la vento. Mia hejmo estis detruita. Sed mi ne rezignos.

Sekve venis la inundo. Ĉiuj miaj valoraĵoj estis forportitaj. Sed mi ne rezignos.

Finfine venis la pesto. Tiom da malsano kaj tiom da kadavroj. Mi ne scias, kial ĉio devas esti tiel malfacila, sed mi ne rezignos.


Pardonon, sinjoro. Mi ne finis tondi vian gazonon. Forblovante la foliojn, mi malkovris formikejon kaj provis forblovi ankaŭ ĝin.

Sekve mi ŝprucigis akvon sur ĝin.

Finfine mi provis iom da veneno.

Bedaŭrinde nenio efikas, ĉar ili daŭre rekonstruas. Mi ne scias, kial ĉio devas esti tiel malfacila, sed mi ne rezignos.