Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Miskompreno

Lasta ĝisdatigo: 2023-05-07

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Sato kaj ripozo estis nerezisteblaj tentoj post la katastrofo. La postvivantoj tiom alkutimiĝis al raboserĉado, ke neniu emis pridubi sian bonŝancon. Tanda fariĝis por ili savanto, promesante manĝaĵon, ŝirmejon, eĉ medikamentojn.

Ĉiutage, Tanda skoltis kaj provis rekrutigi iun ajn, kiun ŝi trovis, por rifuĝi ĉe ŝi. Hodiaŭ, tri homojn … morgaŭ, kvin homojn … al ĉiuj ŝi prezentis komforton en mondo sen luksaĵoj.

“Pardonon, mi ne volas impertinenti,” diris unu rifuĝinto. “Ni estas tre dankemaj! Sed vi savis tiom multe da homoj, tamen via domo neniam ŝajnas plenplena.”

Tanda ridetis ironie. “Savis? Vi miskomprenis, kara. Mi ne estas anĝelo … mi estas predanto.”