Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Ĉu ChatGPT savos la laboriston?

Lasta ĝisdatigo: 2023-05-04

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

“Ĉu vi finis redakti?” li demandas, enpaŝante en la ĉambron.

Ŝi kapjesas. Li prenas la paĝojn de sur la tablo. Ŝi skribis notojn enmarĝene per la golfkrajono, kiun li provizis.

“Dankon.”

Ŝi ne respondas.

Li suspiras. “Ankaŭ mi ne ŝatas la situacion.”

Nenio.

“Fakte, mi serĉas solvon. Sed dungi redaktoron estas multekoste. Kaj komputilo-programoj ne funkcias sufiĉe bone. Ĉu vi aŭdis pri ChatGPT?” Tiam li memoras: neniu televidilo, neniu Interreto. “Mi supozas ke ne. Ĉiuokaze, espereble mi baldaŭ povos uzi ĝin anstataŭe.”

Subite vigla, ŝi rekte eksidas. Ŝiaj katenoj klakas. “Tiam vi liberigos min?”

Li ridetas malgaje. “Iusence,” li diras.