Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

Uzu vian Esperanton – helpu georfojn

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-03
[figure]

Ĉu vi aŭ via loka grupo serĉas indan projekton? Jen kandidato kun bona celo kaj urĝa bezono.

Mi estas Will Norton, estrarano kaj subtenanto de organizaĵo nomata Asocio Nova Familio (ANF) en la urbo Goma en la Demokratia Respubliko Kongo. ANF helpas al kelkaj el la infanoj de Goma orfigitaj de la multaj militoj en la regiono.

Mi subtenas ANF-on ĉar la infanoj lernas Esperanton kaj la gvidantoj estas esperantistoj. La asocio strebas konkrete realigi la bonajn idealojn de la Esperanta movado. Mi petas, ke ankaŭ vi helpu, same kiel kelkaj membroj de Esperanto-USA subtenas la georfojn, inkluzive de Anna kaj Larry Bennett, Fred Meyer, Chuck Mays, Marcia Rego, kaj Leland Ross.

Eble vi ankoraŭ ne aŭdis pri ANF, do mia celo per tiu ĉi artikolo estas informi la esperantistojn en Usono pri tiu bonfara organizaĵo.

Por pli informiĝi, bonvolu viziti la jutuban kanalon (YouTube) de ANF. Se vi estas membro ankaŭ de UEA, vi povas trovi informon pri ANF en la numero de la revuo Esperanto de Aprilo 2020. Elŝutu la numeron kaj serĉu la artikolon “Letero de Goma” de Augustin Kakozwa.

Kiel vi povas helpi?

  1. ANF bezonas grupon en Usono kiu informos pri ANF kaj petos donacojn. Peti monon de kiu? Certe de esperantistoj ĉar nia lingvo ligas nin al la georfoj. Kaj eble ankaŭ neesperantistaj bonkoruloj en via komunumo, preĝejo, aŭ organizoj, kiuj, sciante pri la bezonoj de la infanoj, decidos subteni ilin finance.

  2. Per viaj personaj donacoj sendataj al Haruo Ross per PayPal ĉe rosharuo ĉe gmail punkto com.

  3. ANF havas programon de “geonkloj” kiuj subtenas individuajn infanojn, se vi preferas rekte subteni unu infanon. Skribu al Augustin Kakozwa ĉe augukako ĉe gmail punkto com por detaloj.

  4. Invitu reprezentanton de ANF al via reta kunveno por prezenti pri ANF.

ANF subtenas 200 georfojn. Dum unu jaro ANF bezonas po USD 300 por ĉiu georfo, aŭ USD 60,000 entute. Mi scias, ke usonaj esperantistoj ne povas provizi tiom da mono. Bonŝance, ANF ricevas subtenon ankaŭ de esperantistoj en Eŭropo kaj aliaj landoj. Mi prezentas la tuton nur por ke vi komprenu la defion, kiun ANF alfrontas kaj la nivelo de nia bezono.

Nepre invitu nin prelegi dum via reta kunveno, skribu al mi kun viaj demandoj, kaj sendu donacojn kiam vi povas.

Koran dankon.

Nome de la estraro de ANF (Augustin Kakozwa, Raymond Wasanga, Jacqueline Yohali – Respubliko Demokratia Kongo; Frédéric Due, Petra Dueckershoff, Betti Maul – Germanujo; Pastro Guzavo Zanoli – Italujo; Will Norton – Usono).