Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

EUSA serĉas grupojn por gastigi kongresojn

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-02

Kiel vi eble jam scias, la Landa Kongreso de Esperanto-USA en 2023 okazos en Raleigh, NC.

Kie ĝi okazos en la sekvaj jaroj, 2024 kaj 2025?

La estraro de Esperanto-USA nun akceptas proponojn de lokaj grupoj, kiuj volas gastigi la kongreson en sia urbo. Bonvolu konsideri en via loka grupo ĉu la Landa Kongreso de Esperanto-USA okazu ĉe vi. Bonvolu kontakti vian regionan kunordiganton.