Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

E-USA en Mastodon

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-12
[figure]

Pro diversaj kialoj, multaj uzintoj de Twitter lastatempe fuĝis de la socia komunikilo, serĉante alternativojn.

Pluraj migris al Mastodon, servo kiu havas similan funkcion, sed malsaman strukturon. Malkiel komercaj entreprenoj kiel Twitter aŭ Facebook, Mastodon konsistas el vasta reto de sendependaj, private administritaj serviloj, interkomunikiĝante per malfermitkoda protokolo. Ĉar neniu povas posedi la tutan reton, ĝi ne tiel dependas de la kapricoj de unuopa firmao aŭ homo.

Por servi al la kreskanta uzantaro de Mastodon, E-USA nun havas konton tie. Per ĝi ni aperigas la tutsamajn afiŝojn, kiujn ni jam afiŝas en Twitter, Facebook, kaj Reddit.

Se vi estas uzanto de Mastodon, sekvu nin ĉe @esperantousa@esperanto.masto.host.