Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

Zamenhof kaj Ben-Jehuda

Ĉiu estis la dua egoo de la alia

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-10
[figure]
Eliezer Ben-Jehuda kaj L.L. Zamenhof

La 15-a de Decembro estas la naskiĝtago de L.L. Zamenhof. Inter esperantistoj, la datreveno estas “Zamenhofa Tago”, kaj oni ofte festas per aĉeto de nova Esperanta libro. La historio de tiu tradicio devenas de la 19-a naskiĝtago de Zamenhof, kiam li prezentis la “Lingwe uniwersala” al siaj amikoj. Poste tiu lingvo estis rafinita kaj iĝis Esperanto.

Tuj post la Zamenhofa Tago, la 16-a de Decembro, 2022 estas la 100-a datreveno de la morto de Eliezer Ben-Jehuda, kies klopodoj helpis “revivigi” la hebrean lingvon.

Zamenhof kaj Ben-Jehuda estis similaj en multaj manieroj. Foje ŝajnas kvazaŭ ĉiu estis dua egoo de la alia.

Ben-Jehuda naskiĝis en 1858 en Luĵkio (Лужкі), kiu tiam estis parto de la Rusa Imperio, kaj hodiaŭ estas en Belorusujo. En 1859, nur kelkdek mejlojn for, Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko, kiu tiam ankaŭ estis parto de la Rusa Imperio (kaj hodiaŭ estas parto de Pollando).

Dum sia edukiĝo, kaj Zamenhof kaj Ben-Jehuda studis plurajn lingvojn, inkluzive de la franca, la germana kaj la rusa. Kiel plenkreskuloj, ambaŭ viroj kredis, ke lingvo povos solvi kelkajn sociajn problemojn. Por Zamenhof la solvo estis Esperanto. Por Ben-Jehuda la solvo estis adapti la hebrean por moderna uzo.

Ambaŭ viroj estis konsideritaj ekscentraj fanatikuloj pro tio, ke ili kuraĝigis homojn paroli lingvon “konstruitan” aŭ “artefaritan”.1 Spite al la kritiko, ambaŭ viroj praktikis tion, kion ili predikis, per integriĝo de siaj infanoj en siajn lingvoprojektojn.

Ekzemple, Ben-Jehuda postulis, ke ĉiu en sia domo parolu unu lingvon. Sekve lia filo, Itamar Ben-Avi, fariĝis la unua denaska parolanto de tio, kion hodiaŭ oni nomas la “israel-hebrea”.2 Inter la tri infanoj de Zamenhof, lia filino Lidja plej interesiĝis pri Esperanto. Ŝi fariĝis instruisto de la lingvo kaj dediĉis sian vivon al ĝia disvastigo.3

Entute, ambaŭ viroj enorme oferis strebante al siaj celoj. Dume helpis ilin sindonemaj edzinoj, kies amo kaj subteno ebligis al ili daŭrigi la laboron malgraŭ multaj obstakloj.

Decembro estas ne nur la monato en kiu Zamenhof naskiĝis kaj Ben-Jehuda mortis, sed ĝi estas ankaŭ la monato de Ĥanuko. Tiu detalo estas grava ĉar ambaŭ viroj estis judoj, kaj ambaŭ sopiris al mondo, kie judoj povos pasigi siajn vivojn en paco kaj digno, libera de persekuto aŭ diskriminacio.

Por Ben-Jehuda tio signifis, ke judoj havu patrujon por si mem kaj lingvon por unuigi sin. Por Zamenhof, la solvo estis mondo ne nur pli justa por judoj, sed pli justa por ĉiuj. Li kredis, ke neŭtrala lingvo por interkultura komunikado povus helpi la homaron atingi tiun celon.

Por mi, la testamentaĵo de tiuj du duaj egooj enhavas du lecionojn. Unue, homoj el diversaj fonoj povas pace interkomunikiĝi helpe de neŭtralaj, egalaj kondiĉoj. Esperanto pruvas tion. Due, lingvo povas kreski de nul denaskaj parolantoj al multaj milionoj tre rapide. Tion pruvas la israel-hebrea.

En Decembro, la monato de datrevenoj kaj festotagoj (aŭ eĉ poste), pensu pri grandigo de via scio (kaj via biblioteko) per aĉeto de novaj libroj!

Piednotoj

  1. Esperanto estas, kompreneble, planlingvo. Kontraste, multaj rigardas la hebrean kiel “naturan” lingvon. Tamen eĉ naturaj lingvoj povas esti planitaj, kaj inter “naturaj” lingvoj, la hebrea estis influita de multe da planado. Inter lingvistoj, estas polemike nomi la lingvon parolatan en Israelo hodiaŭ “la hebrea.” Tiu nomo (aŭ eĉ “moderna hebrea”) sugestas kontinuecon, kiu ne tute ekzistas. Anstataŭe, iuj lingvistoj argumentas, ke la nomo estu “israel-hebrea” aŭ simple “israela”. Kvankam la moderna Israelo establiĝis post la morto de Ben-Jehuda, en ĉi tiu artikolo mi uzas la terminon “israel-hebrea” ĉar el la esprimo oni povas dedukti, ke la lingvo parte devenas de pli malnovaj formoj de la hebrea, tamen ĝi estas ankaŭ io nova. 

  2. Interese, poste Ben-Avi fariĝis Esperantisto

  3. Bedaŭrinde, ŝi kaj ŝiaj du gefratoj estis murditaj en la Holokaŭsto.