Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

Esperanto sur mondpokala pilko

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-15
[figure]

La firmao Adidas kaj FIFA (internacia futbala asocio) metis Esperantan tekston sur la oficialaj pilkoj de la Futbala Mondpokalo 2022.

Al Rihla, la oficiala nomo de la pilko, signifas “la vojaĝo”-n en la araba. Ĝi kombinas elementojn de la kulturo de Kataro kun novaj teknikoj kaj nuntempaj valoroj, kiel daŭripoveco kaj internacieco.

Sur la triangulaj pecoj de la pilko aperas mesaĝo en ses lingvoj: la angla, araba, ĉina, franca, hispana, kaj Esperanto. La Esperanta tekstas: “FUTBALO ESTAS – KOLEKTIVA – RESPONDECO – PASIO – RESPEKTO – TEAMLABORO – HONESTECO.”

La inkluzivon de Esperanto sur la pilko iniciatis la direktorino de dezajno de Adidas, Franziska Loffelmann, laŭ informo de la revuo Esperanto.