Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

Nova traduko ĉe FEL

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-15
[figure]

Ni ĝojas anonci, ke Flandra Esperanto-Ligo ĵus eldonis libron tradukitan de nia leganto kaj foja kontribuanto Bruce Arthur el Saskaĉevano.

La Milita Vojo de Granda Urso estas historio de la rilato de Granda Urso kaj aliaj kirisaj indianaj ĉefoj kaj iliaj sekvantoj, al la Kanada Nord-Okcidenta Ribelo de 1885, la masakro ĉe Frog Lake, la okazoj, kiuj kondukis al ĝi kaj kiuj sekvis, kaj de du monatoj de mallibereco en la tendaro de la agresantoj.

La libro temas ne nur pri militado, sed pri la kulturo de la indianoj je tiu grava turnopunkto de ilia historio. Ankaŭ Usono ofte menciiĝas, kaj pluraj homoj en la libro estis usonanoj aŭ loĝis en Usono.

La Milita Vojo de Granda Urso, de William Bleasdell Cameron. Tradukis Bruce Arthur en kunlaboro kun Sylvain Auclair, Don Reble, Bruce Crisp, kaj Vaughn Seward. 178 paĝoj. €6.50. Havebla en PDF- kaj ePUB-formoj.