Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

Printempa NASK-kurso pri tradukado

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-11
[figure]

Por la dua printempa NASK-kurso, Hoss Firooznia gvidos 12-semajnan, retan studrondon (de Marto ĝis Junio) pri la arto de tradukado – temo kiu eble interesos legantojn de la rubriko Traduku! Jen eltiraĵo el la priskribo:

Literaturo estas inter la plej altaj esprimoj de homaj spertoj, kaj interkultura perado de homaj spertoj estas la ekzistokialo de Esperanto. Do literatura tradukado havas aparte gravan rolon en nia lingvo, sed ne nur tial; Esperanto efektive naskiĝis el literatura tradukado, kaj per tradukoj ĝi daŭre riĉiĝas kaj maturiĝas.

Neniu unuopa kurso povas sufiĉi por instrui la tradukarton, tamen ni povas multon lerni studante la konsilojn de niaj antaŭuloj. En ĉiu semajno ni zorge legos kaj diskutos eseon aŭ komentarion de iu tradukisto fama (aŭ fifama, depende de la vidpunkto), donante apartan atenton al aplikiĝo de ties konsiloj al la defioj de tradukado al (kaj el) Esperanto.

Partoprenantoj ne devas esti spertaj pri tradukado; necesas ĉefe intereso pri la temo. La kotizo estos USD 90, kaj rabatoj haveblas.

Por pli da informo, vidu la priskribon de la kurso ĉe la NASK-retejo.