Presita el Usona Esperantisto № 2022:2 (mar–apr)

Realeca televido

Lasta ĝisdatigo: 2022-05-12

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj estu precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Ŝi malfruis. La fraŭloj scivolis kial. Ili maltrankviliĝis, kelkaj pro amo sed aliaj nur pro la mono.

La konkursantoj estis similaj: junaj profesiuloj, sufiĉe belaspektaj por televido. Ili amindumis la fraŭlinon unu semajnon. Baldaŭ ŝi elektos edzon. Ŝi gajnos ringon — li, monplenan valizon: Antaŭe ili renkontis ties gardiston.

Hodiaŭ oni finfilmos. Kameraistoj pretas. Direktoro atendas. Aerbalono ŝvebas proksime, preta forporti la paron.

Tiam oni ekklarigas: “La fraŭlino ploras enĉambre, nekapabla elekti. …” Sed de supre, frapsono interrompas.

Aerbalonisto ĵetas ŝnureskalon al fenestro. La fraŭloj povas nur rigardi dum la fraŭlino kaj gardisto grimpas, portante monvalizon, al la balono, jam leviĝanta ĉielen.