Presita el Usona Esperantisto № 2022:2 (mar–apr)

Bobeloj

Lasta ĝisdatigo: 2022-05-12

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj estu precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Sidante en drinkejo, du amikoj parolas.

En iliaj bieroj, bobeloj leviĝas.

Viŝante sian vendotablon, la koktelisto spektas futbalan matĉon en soleca televidilo.

En angulo, paro rigardas sopire en la okulojn de unu la alia.

“Ni pensis, ke la afero finiĝos baldaŭ. Ni festis kvankam ni estis maltrankvilaj … aŭ eble ĉar ni estis maltrankvilaj. Estis amuze vidi tiun flankon de li. Ni akceptis nian perdon, sed ni volis ridi pri la situacio – kune.”

“Do, ĉu li venas?”

“Li neniam respondis.”

La bobeloj ĉesas leviĝi kaj komencas malaperi.

Kelnerino haltas kaj demandas, “Ĉu vi bezonas ion alian?”

“Ne ĉi-vespere”, murmuras la du.