Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)

Vortoj ne mortigas

Lasta ĝisdatigo: 2022-03-07

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Oni taksis la film-kritikiston Marko Alue “ĉikanema”, “senkompata”, kaj eĉ “malica”. Li certe ne taksis sin tia, sed ja “aglo-okula”, “postulema” kaj super ĉio, “honesta”. Ne estas lia problemo, se li devas ĉiam rimarkigi memevidentajn erarojn en la recenzataj filmoj: se ili estus pli bone faritaj, li trovus malpli da kritikendaĵoj. Ajnokaze, vortoj ne mortigas.

Li surpriziĝis kiam reĝisoro de lastatempe akre kritikata filmo furioze eniris lian oficejon, energie postulante, ke Marko publike malkonfesu sian kondamnon, kiu perdigis al lia filmo monon kaj al li lian reputacion.

Necedeme neinte, Marko subite malkovris, ke kvankam vortoj ne mortigas, pafiloj jes ja.