Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)

Testudosupo

Lasta ĝisdatigo: 2022-03-07

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Patrino neniam lernis konduki aŭtomobilon, do ni manĝadis testudosupon.

Mi klarigu: Dum kondukleciono, Patrino surveturis ies poŝtkeston, do ŝi ne provis konduki plu. Sed la bonkoraj posedantoj, biengeestroj George kaj Opal, iĝis vivdaŭraj geamikoj.

Ili proponis prizorgi niajn anasojn, ĉar patro timis, ke oni surveturos ilin en la proksima vojo. Estante en la fora biena lageto, ili devis resti sekuraj.

Sed George diris, ke ili malaperis! Poste, li alvenis kun granda anasmanĝinta akva testudo, kiun li pafis. Avo fortranĉis la ŝelon, kaj avino kuiris la karnon kun ĝardenaj legomoj, hermetikigante la supon, kiun ni manĝadis ĉe niaj dimanĉaj familiaj vespermanĝoj.