Presita el Usona Esperantisto № 2017:3
Korespondi deziras
Membro Filipo Dorcas sendis al ni la jenan:
Mi ricevis poŝtleteron de Ted Cole en Beaumont, Teksaso. Li serĉas budhisman grupon. S-ro Cole skribis en bela manskribo en perfekta Esperanto. Li serĉas iun por korespondi, kaj petis specife pri budhisma grupo. Li estas malliberulo, kaj ne havas aliron al Interreto.
Ted Cole #1648258, Stiles Unit, 3060 FM 3514, Beaumont TX 77705
Ĉi-jare la Moskva Esperanto-Asocio MASI iniciatis projekton Esperanto-Poŝtkruciĝo, kaj ili invitas esperantistojn tra la mondo aliĝi.
Ĉu vi volus ricevi belan bildkarton de esperantisto? Ĉu vi volus mem saluti iun en Esperanto? Necesas nur registriĝi en la poŝtkruciĝo-retejo.
Vi tuj ricevos adreson de jam aliĝinta esperantisto, al kiu vi devos sendi bildkarton kaj skribi sur ĝi kelkajn frazojn en Esperanto aŭ simple “Saluton el … (via lando)”. Poste indos raporti pri la sendo en la sociaj interret-grupoj VKontakte aŭ Facebook. Poste vi kontroladu vian propran poŝtkeston, ĉar ankaŭ vi ricevos bildkarton!
Vi povos trovi amikojn el aliaj landoj kaj poste korespondi kun ili, aŭ simple kolekti belajn poŝtkartojn – ekzemple por montri al ekstera publiko, ke esperantistoj ekzistas ĉie tra la mondo!