Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

Junulara konkurso Grabowski

Lasta ĝisdatigo: 2021-05-17
[figure]

La juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj kun la temo La dudekaj jaroj, alia mondo?

Povas partopreni ĉiu homo, kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1-a de Januaro 2021. Konkursaĵoj povas esti literaturaj tekstoj de ajna longo kaj ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k.a.), neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo.

La komisiono povas aljuĝi unuan premion de 250 eŭroj, duan premion de 150 eŭroj kaj ĝis tri honorajn menciojn. Ĉiu konkursanto povas partopreni per ĝis tri kontribuoj. La konkursaĵoj estu senditaj PDF-forme, antaŭ la 30-a de Septembro 2021 al la sekretario de la komisiono: komisiono.grabowski@co.uea.org.