Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

Rezultoj de nia unua filmfestivalo

Lasta ĝisdatigo: 2021-06-04
[figure]

Je la unua de Majo finiĝis la debuta Usona Bona Filmfestivalo, en kiu partoprenis pli ol 25 konkursantoj tra la mondo. La rezultoj estis vere imponaj.

Pro la neatendite multaj partoprenantoj, kaj la alta kvalito de iliaj filmoj, niaj juĝantoj vere agoniis pri la premiado; finfine, nur dek premioj ne sufiĉis por juste rekompenci tiel abundan talenton. Tamen lastminute ni aldonis ankaŭ dek-unuan premion “elekto de la spektantaro” surbaze de voĉdonoj en YouTube.

La unuaj tri gajnintoj estis Persistemo de Simone Davis, Ŝi ŝajnas bonkora de María Luisa Soriano González, kaj Bonŝanca renkonto de Logan Page, kiuj ricevis $300, $200, kaj $150, respektive. La plena listo de premiitoj aperas en nia retejo, kaj ludlisto de ĉiuj konkursaĵoj estas videbla en YouTube.