Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

La dua Usona Bona Filmfestivalo!

Lasta ĝisdatigo: 2021-06-12
[figure]

Esperanto-USA okazigas sian duan mallongan filmfestivalon kun kontantaj premioj por la unuaj dek gajnintoj. La limdato estas la 12-a de Septembro, 2021. Partopreno estas senkosta kaj vi ne devas aliĝi al Esperanto-USA por partopreni! Ĉiuj ĝenroj estas bonvenaj, sed via filmo devas esti tute en Esperanto, kun almenaŭ dek Esperanto-vortoj parolataj. Cetere, en la filmo devas aperi ĉapelo.

La unua premiito ricevos $300; la dua, $200; la tria, $150, kaj po $50 por la kvara ĝis deka.

Por pli da informo, inkluzive la plenan regularon, vidu nian paĝon por la filmfestivalo.