Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

Libro pri Esperanto iros al dekmiloj

Lasta ĝisdatigo: 2021-07-09
[figure]

En № 2019:2 aperis recenzo pri Doctor Esperanto and the Language of Hope, infanlibro fare de membro Mara Rockliff pri la estiĝo de Esperanto. Nun venas novaĵo, ke la usona grupo PJ Library, kiu donacas judtemajn infanlibrojn senkoste al familioj, mendis 34 200 broŝuritajn ekzemplerojn de la libro por disdoni tra Nordameriko. Laŭdire, la familioj ricevos la librojn en Februaro, 2022.