Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Sinprezento de Loĉjo

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-12

Hoss Firooznia, servinte 16 jarojn kiel la redaktoro de Usona Esperantisto, ĝin transdonis en Januaro al Alena Adler kaj Logan Hall, kiuj prilaboris ĉi tiun numeron. Alena kaj Loĉjo salutas la legantaron!

La nova redakcio deziras esprimi sian plenkoran dankegon al Hoss pro la sperta gvido, kiun li malavare kundividis dum multaj trejnkunsidoj. Dum la multaj jaroj en kiuj li servis kiel redaktisto, li kreis multajn brilajn kaj nemalhaveblajn ilojn malantaŭ la kulisoj. Atendu artikolon pri la transiro de la redakcio en estonta numero de Usona Esperantisto.

[figure]

Saluton! Mi estas Logan Hall, aŭ simple “Loĉjo” — 25-jarulo el Kansas-Urbo, Misurio, kiu esperantistiĝis en 2020 dum la pandemio. Ĝis tiam mi konis neniun planlingvon, kaj la ideo tuj absorbis min! En kvar jaroj, mi iris al du Esperanto-kongresoj, trapasis la KER-ekzamenon (C1), kaj fariĝis administranto de la plej granda Esperanto-komunumo ĉe la retplatformo Discord. En 2023 mi aniĝis al du komitatoj de Esperanto-USA, kaj ankaŭ lanĉis esperantan novaĵ-elsendon, Resumo Monata! Per ĝi mi strebas disvolvi modernan, modelan Esperanton pri aktualaĵoj, kaj mi tre dankas E-USA pro la oportuno porti mian strebon al Usona Esperantisto!

En la persona vivo, mi estas programisto, videoludanto, amatora voĉaktoro, kaj fojfoje mi kreas videaĵojn por Jutubo. Profesie mi estas analizisto pri informadik-sekureco (cybersecurity analyst) de preskaŭ ok jaroj. Kiam oni petas unu interesan fakton pri mi, mi respondas aŭ pri Esperanto, aŭ pri tajpado — mi povas tajpi po 150 vortojn minute!

Per ĉi tiu bulteno mi ĝojas ekkoni vin, aŭtorojn kaj legantojn, kaj mi feliĉe atendas viajn korespondojn!