Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Sinprezento de Alena

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-12

Hoss Firooznia, servinte 16 jarojn kiel la redaktoro de Usona Esperantisto, ĝin transdonis en Januaro al Alena Adler kaj Logan Hall, kiuj prilaboris ĉi tiun numeron. Alena kaj Loĉjo salutas la legantaron!

La nova redakcio deziras esprimi sian plenkoran dankegon al Hoss pro la sperta gvido, kiun li malavare kundividis dum multaj trejnkunsidoj. Dum la multaj jaroj en kiuj li servis kiel redaktisto, li kreis multajn brilajn kaj nemalhaveblajn ilojn malantaŭ la kulisoj. Atendu artikolon pri la transiro de la redakcio en estonta numero de Usona Esperantisto.

[figure]

Saluton al la legantoj de Usona Esperantisto! Mi estas Alena Adler, esperantisto de tri jardekoj, kaj foja Esperanto-instruisto (ĉe NASK kaj enrete). De preskaŭ kvin jaroj, mi tujelsendas esperantlingve ĉiun semajnon per mia plurlingva kanalo, AlenaFenomena ĉe Twitch kaj YouTube. Unu celo de mia plurlingvismo tie estas flegi komunumon ĉe Twitch kaj Discord. Per tio mi diskonigas bonan famon pri esperantaj komunumo kaj kulturo al alilingvanoj. La komunumo daŭre provizas esperantlingvan enhavon por lernantoj kaj lernintoj, kaj engaĝas ilin kun nia kulturo. Dua celo, kiun mi klopodas efektivigi tie, estas kuraĝigi aliulojn kundividi siajn lertojn kun Esperantujo per diversaj medioj.

Aliaj esperantaj faroj miaj inkluzivas tradukadon, muzikumadon, aktoradon (teatran, filman, kaj voĉan) kaj reĝisoradon. Mi instaliĝas kiel nova membro de la teatra fako de la Belarta Konkurso, komisiono de UEA. Estas granda plezuro aniĝi al la redakcio de Usona Esperantisto! Mi antaŭĝojas servi la membrojn de Esperanto-USA.