Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

Zoom-prelego de Giorgio Silfer

Lasta ĝisdatigo: 2023-11-05
[figure]
foto de Daniel Schwen, CC-BY

Je sabato, la 18-a de Novembro, okazos virtuala kunveno de Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso. Giorgio Silfer, nia gast-preleganto, parolos pri la jarkolekto de Literatura Foiro kaj respondos demandojn. Ĉiuj bonvenos! Se vi elektos Mi interesiĝas en Eventa Servo, vi ricevos aŭtomatan memorigon.

La detaloj por la Zoom-ĉambro aperas en la retejo de Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso. Bonvolu veni por aŭkulti kaj partopreni interesan diskuton!