Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

INK lanĉita kun nova temo

Lasta ĝisdatigo: 2023-12-31
[figure]

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) alvenas kun nova temo: Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens. La kvara eldono de la konkurso estis lanĉita dum la oktobra Retoso kaj estas rezulto de daŭra kunlaboro kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), Bobelarto kaj aldone aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj per la eblo konkursi en ses diversaj lingvoj: krom Esperanto, eblas konkursi en la itala, la kataluna, la persa, la rusa kaj la ukraina. Tradukaĵoj el aliaj lingvoj daŭre bonvenas.

Eblas gajni en la du kategorioj de komencantaj kaj spertaj verkistoj entute dek monpremiojn kun la suma valoro 4500 eŭroj. La prezidanto de la konkurso estas irana esperantisto Ahmad Mamduhi, kiu estas ankaŭ prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).

Noveloj devas esti neniam antaŭe publikigitaj. La teksto-proponoj devas havi maksimume 2000 vortojn (proksimume ses paĝojn). Ne estas minimuma longo. La konkurso permesas uzadon de artefarita intelekto (AI) por kontribui al la verkado, ties uzon oni devas mencii en la sendoformularo. Konkursi eblas per du noveloj.

La limdato por konkursi estas la 30-a de Junio 2024.

Plena informo haveblas en la retejo de Bobelarto.