Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

Korespondi deziras

Lasta ĝisdatigo: 2023-12-31
[figure]

Saluton! Mia nomo estas Justin Cannon, kaj mi estas malliberulo en Teksaso. Mi eklernis la Internacian Lingvon antaŭ sep monatoj, kaj mi deziras korespondadi Esperante kun iu, por ekzerci min en la lingvo kaj pliboniĝi.

Mi lernas per la libro A Complete Grammar of Esperanto de Ivy Kellerman Reed, eldonita en 1910. Tial eble mia skribaĵo ŝajnas antikva.

Mi nur serĉas “plumamik(in)o(j)n” por korespondadi Esperante, kaj mi esperas ke vi povos min helpi.

Texas Dept. of Criminal Justice / Justin Cannon #02007876 / Coffield Unit / P.O. Box 660400 / Dallas, TX 75266-0400.