Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

Alvoko al la Belartaj Konkursoj

Lasta ĝisdatigo: 2023-12-31
[figure]

La rezultojn oni anoncos ĉe la UK en Aruŝo (Tanzanio). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:

  • Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
  • Prozo: maksimuma longo 200 x 65 signoj (kvino da paĝoj).
  • Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj).
  • Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
  • Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unupersona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj.
  • Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 signoj (deko da paĝoj).
  • Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2023.
  • Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de Marto 2024.

Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al unu el jenaj adresoj: belartajkonkursoj@gmail.com; bk@co.uea.org; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanujo, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando (menciante la fakton, ke temas pri ekzempleroj por partopreno en la Belartaj Konkursoj).

Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA.