Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

Vivi hundan vivon

Lasta ĝisdatigo: 2023-10-15

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Dum Paska lundo, geedzoj piediris kun hundo en arbaro. Subite, grandega hundo aperis antaŭ ilia triopo, grincigante siajn dentojn. La teruro estis granda, ĉar la du hundoj komencis batali kaj la hundo de la geedzoj estis vundita.

Ili rapide serĉis helpon por sia kvarpieda amiko, kiu havis videblajn mordajn vundojn. La alia hundo malaperis. Viro, kiu vidis la batalon, proponis helpi, enaŭtigis kaj ekveturis ilin al la bestkuracisto. La kajuto estis parfumita per kanabo, sed ili fine atingis la bestkuraciston, kiu sukcesis savi la hundon.

La viro eliris sen scii, ke liaj pasaĝeroj estis juĝistino, komisaro kaj ilia kontraŭdroga hundo.