Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

Alia vidpunkto

Lasta ĝisdatigo: 2023-10-17

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

“Ĉu mi povas helpi vin?”

“Espereble,” la viro diras. Li portas melon-ĉapelon kaj parolas fremdakĉente. “Vi estas la kvina okulisto, kiun mi vizitas. Mi bezonas okulvitron.”

“Mi certe helpos!” la okulisto diras. “Niaj kadroj troviĝas laŭlonge de la muro. Pri kia vi interesiĝas?”

La viro ekrigardas la kadrojn kaj ĝemas. “Ne okulvitrojn,” li diras. “Okulvitron. Mi bezonas monoklon.”

“Malofta peto nuntempe! Homoj bezonantaj korekton unuokule kutime portas okulvitrojn kun nur unu korekta lenso.”

“Tio ne funkcios,” la viro diras.

“Ĉu via dekstra okulo?” la okulisto demandas, ne volante perdi klienton. “Maldekstra?”

“Nek,” la viro diras. Kaj li demetas sian ĉapelon.