Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

La akvo nokte

Lasta ĝisdatigo: 2023-10-17

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Antaŭ jaroj mi laboris sur insulo atingebla nur prame. Oni avertis min neniam transveturi nokte, ĉar malbonaĵoj okazas nokte surakve. Mi ne dubis: malbonaĵoj okazas nokte ankaŭ surtere, ĉu ne?

Tamen mi unufoje devis enboatiĝi vespere. Kio okazis? Mi renkontis dolĉe parolantan belulon! Sekvis dek monatoj da amindumado, dudek jaroj da edziĝo, du infanoj, kaj – laŭ mia scio – tri amantinoj.

Ĉi-nokte ni estas en malsama boato sur malsama lago. Tio povus esti romantika, sed ni ne ĉi-tieas por reveki la amon, kaj li ne plu parolas same dolĉe.

Konfesinde, tute neeblas paroli en lia stato. Malbonaĵoj ja okazas nokte surakve.