Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

Miopeco

Lasta ĝisdatigo: 2023-10-17

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Li piediras al la parko laŭ sia ĉiutaga vojo, tiel konata al li kiel lia apartamento: maĉgummakulita trotuaro kaj ungo-salono, murskribaĵoj, fermita teatro kaj plenplenaj rubujoj. Alveninte, li surbenkiĝas kaj malfaldas gazeton. Kiam li demetas siajn okulvitrojn por legi, la surpaĝaj literoj tuj pliklariĝas. Pretere, la mondo fandiĝas en flikaĵon de multkoloraj formoj malprecize konturigitaj: kiel nuboj, ili povus esti io ajn, kion oni imagas.

Post horo, refaldinte la gazeton, li ekiras hejmen: makulita trotuaro kaj superfluantaj rubujoj kaj fermita …

Subite li haltas, frapite de ideo. Li demetas siajn okulvitrojn, kaj la mondo fariĝas flikaĵo de koloroj. Ridetante, li plupromenas.