Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)
Kion mi diru?
Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!
“Kion mi diru?” mi pensis. “Ĉu eĉ gravas?” Mi ne vidis ŝin dum longa tempo.
Nia lasta konversacio aĉis, sed indas viziti ŝin. Endas pardonpeti. “Ĉu mi komence babilu pri banalaj ĉiutagaĵoj? Ĉu mi sciigu ŝin pri novaĵoj?”
Ve. Mankas plano.
Survoje, mi laŭtparolante ekzercis min. “Kara, vi mankegas al mi, kaj …” Ne. Tro forta komenco. “Vi ja diris, ke vi ne plu volas paroli al mi, sed …” Ne. Tro negativa. Eble ŝercu?
“Ne tiom zorgu. Parolu elkore,” mi pensis. “Tiel ni ekkonatiĝis … amikiĝis … enamiĝis.”
Sed kiam mi alvenis, mi nur ekploris kaj genuiĝis legante ŝian tomboŝtonon. Mi diris nenion.