Presita el Usona Esperantisto № 2022:4 (jul–aŭg)

Post la UK kaj LK

Lasta ĝisdatigo: 2022-08-18

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

Mi ĵus revenis de la Universala Kongreso en Montrealo, kaj kun ĝi nia Landa Kongreso, kiu okazis samtempe. Dum la Solena Malfermo de nia LK, ni havis ĉ. 50 partoprenantojn.

Estis iom nekutima malfermo, pro tio, ke unu membro proponis dum ĝi malferman sesion por diskuti la estontecon de Esperanto en Usono. Do, Hanso afable parolis al la organizantoj kaj gajnis por ni pluan horon por uzi la ĉambron, dum kiu li gvidis sesion por trovi la tri plej gravajn celojn de la membraro por usona Esperantujo: Kultura Agado, Retaj Kursoj kaj Eventoj, kaj pli klaraj Kialoj (Re)Membriĝi.

Alekso kaj mi poste iris al la organizantoj, kaj ni akiris tri pliajn ĉambrojn kaj programerojn, por laborsesioj pri tiuj tri temoj. Dum la laborsesioj, ni diskutis multe da ideoj, ĉefe en malgrandaj grupoj por krei pli detalajn planojn pri tiuj temoj. Oni povos trovi la notojn pri tiuj laborsesioj kaj la protokolon de nia publika aferkunsido ĉe nia retejo kun la aliaj protokoloj antaŭ la fino de Aŭgusto.