Presita el Usona Esperantisto № 2022:4 (jul–aŭg)

Viaj ideoj, viaj iniciatoj, via aktiveco

Lasta ĝisdatigo: 2022-08-18
[figure]

Se vi ĉeestis la Landan Kongreson de Esperanto-USA aŭ la Universalan Kongreson de UEA en Montrealo ĉi-jare, vi certe rimarkis la kunsidojn de E-USA, kie ni kolektis ideojn de vi en la membraro. Ni esperas, ke tiaj komunikadoj daŭros en viaj lokaj kluboj, komitatoj, retmesaĝoj, telefonvokoj, kaj kanaloj de amaskomunikiloj. Ne forgesu la paĝojn en Facebook aŭ nian servilon Discord.

Dum la pandemio ni restis en niaj hejmoj pli ofte. Pro la minaco de la malsano ni pli ofte apartigis nin de aliaj homoj. Ni rigardis kaj legis la novaĵojn sed ne vidis aliajn homojn tiel multe dum ni vivis en niaj siloj. Ni nun pli aktivas kaj kunlaboras por realigi la pli bonan estontecon de Esperanto-USA. Ni nun revenas al pli alta stato de aktiveco kaj komunikado.

Ĉu vi partoprenis en tiuj diskutoj en Montrealo? Kelkajn projektojn el viaj ideoj ni jam faras. Kelkaj ideoj temas pri agadoj en jam starigitaj komitatoj. Kelkaj ideoj taŭgas por siaj propraj fakgrupoj, kiujn vi povas trovi aŭ starigi en nia retejo.

Kio estas viaj ideoj pri kion fari por plibonigi vian Esperantan organizon, Esperanto-USA? Ĉu vi jam pripensis tion, kion vi volas, ke ni kune faru?

Daŭrigu vian cerbumadon, kaj restu en kontakto kun via loka grupo, kun via regiona kunordiganto, kun membroj de via fakgrupo, kaj kun la gvidantoj de komitatoj, kaj kun la estraro de Esperanto-USA.

Ek kaj antaŭen!