Presita el Usona Esperantisto № 2022:4 (jul–aŭg)

Malama

Lasta ĝisdatigo: 2022-08-25
[figure]

De Havajo leganto Margo Cohen afable sendis al ni la jenan foton, kiu reklamas ian “malama-terapion” …

Sed ne timu – almenaŭ ne pro la nomo. En la havaja, mālama (kun akcento sur la unua silabo) havas plurajn signifojn, inkluzive de “zorgi” kaj “konservi”. La reklamanta firmao ofertas diversajn kuracajn servojn, ekzemple akupunkturon kaj jogon.