Presita el Usona Esperantisto № 2022:4 (jul–aŭg)

Nova podkasto de usonaj esperantistoj

Lasta ĝisdatigo: 2022-09-22
[figure]

Aŭskultu Usone Persone, la plej mojosan podkaston lanĉitan ĉi-monate!

Viaj amikoj Rafa, Hanso, kaj Brandono invitas vin sidiĝi ĉe ilia tablo por priparoli ĉion – literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale.

La podkasto estas celita al progresantaj lernantoj, samkiel al spertaj esperantistoj. Ni strebos paroli klare, ne tro rapide, kaj klarigi gramatikaĵojn kaj kulturaĵojn, dum ni parolos pri interesaj temoj. Vi povas aboni la podkaston ĉe via preferata podkast-ludilo. Ĝi troviĝas en Apple, Spotify, YouTube, kaj Google. Vi povas aboni ankaŭ per RSS-ligilo.