Presita el Usona Esperantisto № 2022:4 (jul–aŭg)

Du usonanoj gajnis en la Belartaj Konkursoj

Lasta ĝisdatigo: 2022-09-22
[figure]

Ĉe la UK en Montrealo, oni anoncis la rezultojn de la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj (BK). Inter la gajnintoj estis du usonanoj:

  • En la branĉo “Prozo” juĝis Tim Westover, Trevor Steele, kaj Miguel Fernández. Partoprenis 38 verkoj de 22 aŭtoroj el 16 landoj: unu el Afriko, kvar el Azio, dek el Ameriko, kaj 23 el Eŭropo. La dua premio estis aljuĝita al La pentraĵo de Jorge Rafael Nogueras.

  • En la subbranĉo “Monologo aŭ skeĉo” (de la branĉo “Teatraĵo”) partoprenis naŭ verkoj de ses aŭtoroj el ses landoj: kvar el Azio, unu el Ameriko, kaj kvar el Eŭropo. Honora mencio estis aljuĝita al Enkonduko al “La Krizolo” de Brandon Sowers.

Gratulon al Rafa kaj Brandono!

La plenaj rezultoj de la konkurso troviĝas rete. La premiitaj verkoj aperos baldaŭ en Belarta Rikolto 2022, eldonota de Mondial.

UEA nun alvokas al partopreno en la 74-a okazigo de la Konkursoj, kies rezultojn oni anoncos ĉe la venonta UK en Torino. La limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de Marto, 2023. Por la regulojn, vidu la konkursan retejon